Dum la lernejaj ferioj mi vartas miajn genepojn kaj ni kutimas vizitadi la bibliotekon de mia kvartalo por deprunti librojn kaj DVD-diskojn. Mi mem elektis japanan filmon, nome Nokto de la Galaksia Fervojo reĝisorita de GISABURÔ SUGII (銀河鉄道の夜 en la japana, kaj “Train de nuit dans la Voie lactée” en la franca). Bedaŭrinde miaj genepoj foiris antaŭ ol spekti ĝin kaj mi decidis tamen rigardi ĝin antaŭ ol redoni la pruntaĵojn al la biblioteko.
La filmo komenciĝis per foliumado de la titolo de la filmo kun la nomoj de la diversaj kunlaborantoj en la kreado de la filmo kaj en la japana kaj alia lingvo sub ĉiu teksto. Komence mi tute ne atentis ĝin, mi kontrolis miajn mesaĝojn en mia saĝtelefono, sed de tempo al tempo mi levis la kapon kaj rigardis la televidan ekranon, kaj subite mi konscias, ke mi regule tralegas vortojn en Esperanto! Kio! Mi flanken metis mian saĝtelefonon kaj rigardis atente, legis ĉion, kio ruliĝis sur mia televida ekrano. Per la teleregilo de mia DVD-ludilo mi revenis al la menuo por kontroli la elekton de lingvoj: ĉu mi maltrafis la Esperanto-lingvon? Sed tute ne, aperis nur la elekto de subtekstoj en la franca. Mi rekomencis la filmon de la komenco kaj rimarkis, ke ĉio estis skribitaj en la japana kaj Esperanto, ne estis subtekstoj en la franca! Eĉ la titolo de la filmo estis legata en Esperanto : Nokto de la Galaksia Fervojo. Tiurilate vi povas noti, ke la traduko en la francan ne estas la sama, bedaŭrinde mi ne scipovas la japanan por kontroli ĝin.
En la filmo la roluloj parolas japane kaj la francaj subtekstoj aperas malsupre de la ekrano kiel kutime, sed ĉio, kion oni povas legi estas skribita en Esperanto kiel ekzemple en la lernejo la nomoj de la ĉambroj, la tekstoj sur la nigra tabulo, nomoj de la vendejoj en la vilaĝo, nomoj de la stacidomoj, kaj tiel plu.
La filmo rakontas pri du katoj, kiuj vojaĝas per galaksia fervojo tra la ĉielo, kaj temas pri profundaj temoj kiel amikeco, vivo kaj morto. Ĝi baziĝas sur novelo verkita de KENJI MIYAZAWA (1896_1933) en 1927 sed postmorte publikigita en 1934. Tiu ĉi estis agronomia inĝeniero, pia budhisto, poeto-fabelisto kaj kompreneble esperantisto. Vi povas legi pli da informoj pri li en vikipedio. Li multe verkis sed fariĝis famulo en Japanio nur post lia morto.
Nun pri la reĝisoro GISABURÔ SUGII (naskita la 20an de aŭgusto 1940). Li volis fari en Japanio tion, kion faris Walt Disney, kiun li admiras, sed la manko de financaj rimedoj devigis lin disvolvi ĉiujn kapablojn necesajn por krei desegnofilmojn: reĝisorado kaj animacio. Li kontribuis al la produktado de movbildaraj serioj por japana televido konata en la Okcidento kiel Astro la roboteto. Li faris ĉi tiun filmon en 1985 kaj estas rimarkinde, ke li volis montri, per transskribaĵoj, la intereson de la aŭtoro pri la lingvo Esperanto.
Fine mi demandas min ĉu tiu filmo plaĉus al miaj genepoj ĉar ĝi estas poezia kaj iom abstrakta. Foje ĝi montris la subakviĝo de la fama Titanic por paroli pri la morto kaj budhisma kredo.
Amaso da DVD-filmoj troviĝas en la biblioteko, kaj mia mano hazarde prenis iun, kiu rilatas al Esperanto (notu, ke nenio sur la kovrilo montras, ke Esperanto estas uzata) !
Kion vi opinias pri tio ?


Laisser un commentaire