La ĵurnalisto estis tro perfekta !

La ĉefredaktoro kanadana de Courier International, Nicholas Hume Brown (Nicholas H.B.), bezonis kontribuojn por sia retĵurnalo. Ĉi-foje la temo estis tre tikla : pri sanasekuro en Kanado.

Li ricevis artikolojn el Londono, Afriko, Barato aŭ Usono, kiuj ne konvenis al la kanada kunteksto. Tamen mesaĝo de iu Viktoria G. prezentis altkvalitan esplorlaboron. Plie, Viktoria G. diris, ke ŝi jam kontribuis al aliaj kanadaj retĵurnaloj. Kun siaj kolegoj, Nicholas decidis publikigi ŝian artikolon.

Tiam li komencis pli detale esplori ŝian laboron. Li scivolis pri pluraj detaloj : kie ŝi loĝis, kiel ŝi havis tempon por intervjui tiom da personoj — laboristojn, doktorojn ktp.

Kiam li telefonis al unu el la doktoroj, tiu respondis, ke li neniam renkontis tiun ĵurnalistinon. Do li petis de Viktoria G. rendevuon por klarigi la aferon. Strange : li rimarkis, ke ĉiuj frazoj komenciĝis en la sama maniero. Iom kvazaŭ AI-stilo…

Li komencis serĉi informojn pri ŝi en la reto. Iom post iom li malkovris, ke ŝi verkis multajn artikolojn por pluraj magazinoj en Kanado aŭ Britio. Ŝi elektis tre (tro?) diversajn temojn : ornamado, ekologiaj problemoj, laboraj kaj ekonomiaj demandoj, amaskomunikado, novaj (modernaj) teknologioj, juro, ktp. 

Mirinda ebleco ! Fleksebla aŭtoro !

Post kelkaj pliaj esploroj li proponis rendevuon per Zoom. Ŝi preferis telefoni. Li demandis, kie ŝi loĝis : en Toronto… sed ŝia adreso ne estis preciza.

Ŝi ne volis paroli pri si mem. Ŝi respondis rapide, per kvazaŭ komputilaj respondoj, precipe al ĝeneralaj demandoj. Post kelkaj minutoj, la virino malsâltis la telefonon.

Poste Nicholas diris, ke neniam antaŭe li diskutis kun iu, kiu mensogis tiel, kaj ke li sciis, ke ŝi mensogas.

Kiu ŝi estis ? Ĵurnalistino kun sinceraj ambicioj ? Friponino ? Li ne sciis, kiu ŝi estis. Eble ŝi estis nenio. Fantazia nomo sen ligo al reala persono, nur nomo kreita de “ateliero” en Londono aŭ aliloke, kie anonimaj verkistoj fabrikas artikolojn por la malsata reto. La fipotencoj povas verki paĝojn el kelkaj ideoj aŭ nomoj de famuloj.

Sed ŝajnas, ke Viktoria ne estas simpla friponino. Ŝi skribis plurajn artikolojn, kiuj priskribis muzikistojn, kiuj kreis “realan” muzikon komence de la dua jarcento. Ŝi konkludis, ke algoritmoj ne povas fari tion. Neniu naiveco ĉe Viktoria G.

Sed AI agas… rapide, silente, konvinke. Ĝi kapablas verki tekstojn kun aŭtoritata tono, sen vereco malantaŭ la vortoj.

La personoj, kies tasko estis kontroli la informojn, estis maldungitaj. La ĉefredaktoroj laciĝas sub la premo de rapideco kaj kvanto. Inter la teksto kaj la vero restas ĉiam malpli da baroj.

Ni devas iĝi kontrolistoj.

Verkita de Pascale V.

Laisser un commentaire