Ni ne estas algoritmoj: ni reprenu nian penspovon!

Bildo: parto de la vida kortekso de la muso, prezentita en 3D je la ĉela nivelo.

Ĉu vi sciis, ke la vorto “inteligenteco” en la esprimo “artefarita inteligenteco” ne signifas inteligenton tiel, kiel ni komprenas ĝin (ni francoj), kaj ke temas pri traduka eraro?

La vorto “intelligence”, en usonangla, signifas sistemon kapablan trakti grandajn kvantojn da informoj por eltiri utiliajn konojn. Tio povas esti komputila, biologia aŭ eĉ ŝtata sistemo.

Do ni denove trovas en nia lingvo usonan vorton, kun aldonita traduka eraro. Tiu lingva problemo estas tiel ofta en nia franca lingvo, ke ni kvazaŭ ne rimarkis ĝin; Ni kredas ke artefarita inteligenteco estas vere “inteligenta” malhelpas nin profunde pensi pri tiu teknologio.

Alia rimarko: necesas ankaŭ atentigi pri misuzo de lingvo! Programaraj lingvomodeloj kiel ChatGPT (t.e. sistemoj kiuj per statistikaj metodoj simulas homan lingvon) estas nur malgranda parto de tio, kion reprezentas artefarita inteligenteco, kiu estas multe pli vasta kampo.

Ankaŭ tio estas grava, ĉar ni ne devas fali en simplisman debaton: “Ĉu teknologio estas bona aŭ malbona?” Ni ja scias (por repreni la ideon de La Fontaine), ke nur la uzo determinas la valoron! Memoru la grekan vorton “pharmakon”: substanco, kiu povas esti samtempe veneno kaj kuracilo. Do estu singardaj pri diroj, kiuj prezentas teknologion kiel solvon, same kiel pri tiuj, kiuj ĝin tute kondamnas.

Kaj ĝuste lingvomodeloj enhavas kaptilon: kiam oni uzas ilin hejme kaj regule. Oni delegas al la maŝino taskon tiun, kiun nia cerbo povus fari mem, kaj kun la tempo, kiel muskolo ne uzata, nia kapablo malfortiĝas.

Sed ni povas pensi eĉ pli profunde pri tiu problemo: uzante lingvomodelon, ni havas konkton kun sistemo, kiu donas certan mondrigardon. Tiu mondrigardo, krom esti unuforma, estas ankaŭ influita de la socio, kiu regas la programon. Nia rilato al la realo ŝanĝiĝas! Ni malriĉigos nian manieron pensi, ni ŝanĝas nian percepton de la mondo, kaj ni ne plu kreos verkojn same kiel antaŭe.

Do en tiu malfacila situacio, ni reagu iom kiel kiam ni, homoj, kreis abstraktan pentron post la disvastiĝo de fotografio! Ni havu homan reagon fronte al artefarita inteligenteco.

Estas multaj solvoj, sed unu jam ekzistas delonge kaj estas tre aktuala! Ĝi ebligas krei sciojn, interŝanĝi libere kaj neŭtrale, agi kolektive kaj home, stimuli nian cerbojn, kaj konekti nin kun historio kaj valoroj. Vi komprenis: mi parolas pri Esperanto!

Do ni faru el nia asocio homan bastionon kontraŭ la unuformigo de pensoj, lokon kie la diverseco de vidpunktoj ne nur estas tolerata sed kultivata. Ni faru el ĝi spacon kie lingvo denove fariĝas ilo de liberiĝo, ne nur statistika ilo, vivan kampon kie ideoj renkontiĝas, nuanciĝas kaj transformiĝas

Ni kontraŭstarigu al algoritmoj kolektivan, senteman, situan kaj profunde homan inteligenton. Ni relernu esprimi nin, serĉi niajn vortojn, dubi, erari kaj krei sen konstanta helpo. Ne por rifuzi teknologion, sed por ne perdi tion, kio faras nin unikaj.

Ni faru el Esperanto ne nostalgion, sed avangardon: elektitan, konscian lingvon, portantan projekton. Ni faru el ĝi ilon por pensi alimaniere, por ligi sen unuformigi, por kompreni sen tro simpligi.

Ĉar se maŝinoj produktas la probablon, estas nia rolo kiel esperantistoj produkti la eblon.

Vivu Esperanto!

Marc-Olivier GRAZIANI

Laisser un commentaire