La konsekvencoj de la akcidento de Fukuŝimo sur la vivo de la loĝantaroj

2012-09-04_enfants-fukushima_s

Les conséquences de l’accident de Fukushima sur la vie des populations

article proposé et traduit par Michel Ahado

Introduction/ Enkonduko

Sekve la viziton kaj la prelegon en la urbo Amberieu en Bugey (Francio) de du japaninoj kiuj vivis antaŭe en Fukuŝimo kaj kiuj estis evakuitaj for de tiu areo, mi vere konsciis pri la malfeliĉo kaj senespero de tiu popolo kaj komencis rigardi videojn pri la katastrofo de Fukuŝimo, kaj, rigardante tiujn videojn mi plene konsciis ke vere la nukleaj centraloj estas abomenaĵoj.

Do, mi elektis tekston de video, en kiu japana fakesploristo prelegas . La paroloj estas tradukitaj francen kaj tiun tradukon mi esperantigis.

_______________________

Fukushima Daiichi

La kronologia raporto de la katastrofo ( de Hiroaki Koide, magistro pri nuklea inĝenierio, fakulo pri sekureco kaj mastrumo de nukleaj rubaĵoj)

Saluton !

Dankon ke vi ĉeestas ĉi tie hodiaŭ por pridiskuti la katastrofon de la nuklea elektro-centralo de Fukuŝimo. Mi ŝatus komuniki miajn pripensojn pri tiu katastrofo.

En Japanio, estis 54 nukleaj reaktoroj ĉe la dato de la 11a de Marto 2011. La unua konstruita centralo estis la produktunuo 1, Tokai, kiun liveris Britio en 1966. Aliaj centraloj estis muntataj, en Tsuruga kaj Mihama en la jaro 1970. Poste, la centralo de Fukuŝimo Daiiĉi estis konstruata de GE (General Electric – Usono). Ĝi estis ekspluatata dum 40 jaroj proksimume, kiam ĝi estis trafita de la grandegaj tertremo kaj cunamo, la 11an de Marto 2011.

Baze, nuklea elektrocentralo estas instalaĵo en kiu la elektra energio estas produktita el energio liberigita per la nuklea fisio de uranio. Kiam fisio trafas uranion, fisiaj produktaĵoj amasiĝas en la kerno de la reaktoro. Ĉar tiuj fisiaj produktaĵoj estas radioaktivaj materioj, ili havas la bazan econ produkti varmon per si mem.

De kiam la cunamo kaj la tertremo trafis la centralon de Fukuŝimo daiiĉi, tiu-ĉi perdis la kapablon produkti elektron kaj la kapablon ricevi elektron de ekstere. Kaj la dizelaj help-generatoroj estis forbalaitaj de la cunamo.

Pro tiuj kialoj, la centralo ne plu havis elektron en sia eno.

Tamen, la radioaktivaj materioj amasiĝintaj en la kerno de la reaktoro pluproduktis varmon, kaj pro tio la kerno de la reaktoro estus fandiĝonta se ĝi ne estus malvarmigita. Estas ĉiam la destino de kiaj ajn nukleaj centraloj.

Por malvarmigi la kernon de la reaktoro, necesas malvarmiga akvo. Por cirkuligi tiun akvon, necesas pumpilo. Por funkciigi pumpilon, necesas elektro.

Tamen, oni perdis ĉiujn elektro-fontojn, tial la pumpiloj ne funkciis, kaj neniu kapablis alporti la necesan akvon por malvarmigi la reaktorkernojn. El la 6 reaktoroj kiuj estis ene de la centralo, nur la produkt-unuoj 1, 2, 3 estis funkciantaj. En la momento kiam tiuj unuoj estis produktantaj teruran varmon, cunamo kaj tertremo trafis ilin, kaj eĉ se la aŭtomata halto de la nuklea fisio funkciis, la eligo mem de la varmo per la radioaktivaj materioj ne estis haltigebla ; Oni nomas tion  » postrestanta varmo  ».

Ĉio tio estigis la fandiĝon de la reaktorkernoj en la produktunuoj 1, 2, 3.

Nun, mi ŝatus ke vi imagvidu la kernon de nuklea reaktoro kiu konsistas el ceramiko – ceramiko kaj uranio sintritaj – Tio ĉi similas al tetasoj aŭ al pladoj kiujn vi ĉiuj uzas hejme.

Ili diris ke tio iĝis tro varma kaj ke tio fandiĝis. Tamen, la ordinaraj homoj ne kapablas fandi tasojn kaj pladojn. Tio estas malfacile imagebla. Tiu urania ceramiko ne fandiĝas je Temperaturo de malpli ol 2800° Celsius. Sed ĝi fandiĝis. Estis 100 tunoj da ceramiko sintrita en la reaktorkerno, kaj tio fandiĝis.

La parto entenanta la reaktorkernon estas ŝtala kaldrono nomata  » altprema reaktora ujo ». La ŝtalo fandiĝas je 1400°C – 1500°Celsius. La urania ceramiko, kiu fandiĝis, falis sur la fundon de tiu ŝtala ujo. Ĝi rapide trairis la fundon de tiu altprema reaktora ujo. La fandiĝinta kerno falis poste sur la fundon de la ŝtalbetona ujego, kiu retenadas la radioaktivajn aĵojn kaj estas la lasta protekt-remparo.

Tamen la ŝtalbetona ujego plurompiĝis ĉe multaj lokoj, iom post iom, kaj ne plenumis sian rolon de remparo, kaj la radioaktivaj aĵoj komencis eliri en la medion.

En la sama momento, la hidrogeno, kiu kreiĝis kiam la reaktorkerno fandiĝis, estigis eksplodon, kiu forblovis la konstruaĵon mem.

Mi opinias, ke la radioaktiva materio, Cezio* 137 estis la plej danĝera el tiuj disĵetitaj per la atombombo de Hiroŝimo. La kvanto de Cezio 137, disĵetita en atmosferon per la produktunuoj 1, 2, 3 estis 168oble pli ol tiu de la atombombo de Hiroŝimo, laŭ la raporto de la japana registaro al la AIEA, ( internacia organizo kiu promocias la nuklean energion.)

Miaflanke, mi opinias ke tio estas subtaksado, kaj ke 2 aŭ 3 oble tiu valoro, t.e. 400 ĝis 500 oble pli ol la kvanto de Cezio 137 de la atombombo de Hiroŝimo, estis jam disĵetita en la atmosferon.

En la sama tempo, la radioaktivaj materioj, kiuj solviĝis en akvo, fluis en la grundon, kaj poste en la oceanon. Mi opinias, ke la sama kvanto kiel tiu, kiu iris en atmosferon, fluis en oceanon.

Mi pensas ke vi ĉiuj, ĉi tie, scias ke Japanio havas nordhemisferan mezvarman klimaton. En tiu areo, la okcidentaj ventoj blovas de okcidento al oriento.. La centralo de Fukuŝimo Daiiĉi situas sur la Pacifika bordo en la regiono de Tohoku, kaj en oriento estas nur maro.

Kiam la vento blovas de okcidento, la preskaŭ tuto de la radioaktivaj materioj elĵetitaj de la centralo de Fukuŝimo iras al oriento, super la Pacifika Oceano. Tamen, ĉar tio estas vento, iafoje, ĝi blovas de oriento, iafoje de Sudo aŭ de Nordo. Pro tio, la regionoj Tohoku kaj Kanto en Japanio estis treege poluitaj per la radioaktivaĵoj.

La homoj kiuj vivis ene de la areo je 1000 km2 (mil kilometroj alta du) ĉirkaŭ la nuklea centralo de Fukuŝimo estis devige evakuataj de la Japana registaro. Pli ol 100 000 homoj forlasis siajn denaskajn urbojn, domojn, najbarojn, kaj vivas kiel ekzilitoj. Kaj, se la japanaj leĝoj estus strikte aplikataj, la areoj kie la grundo estas poluita je pli ol 40 000 Bq /m2 (kvardek mil Bekereloj por unu metro alt 2), devus esti oficiale nomataj  »areoj kontrolataj ». Tamen, la areoj poluitaj konsistigis 20 000 km2-ojn, kio signifas ke vasta areo en la regionoj Tohoku kaj Kanto devus esti evakuitaj.

Fronte tian realaĵon, la japana registaro decidis ke ĝi ne kapablus helpi la homojn en tiuj poluitaj regionoj, kaj ke tiuj homoj estus forlasitaj tie. Ĝis nun, 10 milionoj proksimume estis lasitaj en areoj normale kontrolendaj kaj ricevas ĉiutage senĉesan radiadon.

Poste, vi povus demandi ĉu la katastrofo de Fukuŝimo finiĝis, sed tio ne estas realo.

La 15an de Marto, okazis eksplodo en la konstruaĵo de la reaktoro 4, kiu situas flanke de la reaktoroj 1, 2, 3 . Mirinde tiu numero 4 ne estis funkcianta dum la katastrofa momento de la 11a de Marto. Ĉar tiu reaktoro 4 ne estis funkcianta, ĉiuj brulaĵ-tsangoj kiuj estis antaŭe en la reaktoro, estis jam enmetitaj en la baseno de la eluzitaj brulaĵoj.

Estis 548 karburelementoj antaŭe en la kerno, sed la apuda baseno enhavas 1331 elementoj de karburaĵo, t.e. 2,5 oble ol la nombro de la elementoj, kiuj estas ordinare en la reaktorkerno. Nuntempe ili estas funde de la baseno de la eluzitaj karburaĵoj, kaj senĉese elĵetas radiadon.

Mi opinias, ke ĉi tiu karburaĵo en la fundo de la baseno enhavas la samvaloron da cezio-137 de pli ol 10.000 atombomboj de Hiroŝimo.

La konstruaĵo de la nuklea reaktoro, detruita de la eksplodo, estas malfermita al la medio, eĉ hodiaŭ, kaj sekundaraj tertremoj okazas preskaŭ ĉiutage apud la nuklea centralo de Fukuŝimo.Se alia grava tertremo okazus, la konstruaĵo de la reaktoro suferus plian damaĝon, kaj se la eluzita karburaĵo falus, estus neeble malvarmigi ĝin. Mi timas, ke multe pli da radioaktiva materio ol liberigita ĝis nun estus forpelata en la medion.

TEPCO kompreneble konscias pri la danĝero kaj daŭre laboras por forigi la eluzitan brulaĵon de la baseno kaj meti ĝin en pli sekuran lokon kiel eble plej frue, sed TEPCO opinias, ke ĝi bezonos kelkajn monatojn, probable ĝis la fino de ĉi tiu jaro, antaŭ ol komenci forigi tiun brulaĵon. Mi esperas, ke ne okazos tertremo antaŭ kaj dum tiu laboro.

Eĉ se ne okazos tertremo kaj eĉ se ili povos komenci la transmetadon, estos malfacile labori. Mi ne certas, ke ili vere kapablos forigi la 1.331 eluzitajn brulaĵerojn en sekura maniero. Mi opinias, ke multaj aliaj laboristoj ricevos radiadon dum la procezo.

La japana registaro permesis la nuklean opcion por la elektra energio, sed ĉi tiu opcio metas grandegan ŝarĝon sur la nacio, ĵetas la homojn, kiuj vivas ĉirkaŭ la nuklea centralo, en profundan malesperon, kaj devigas multajn laboristojn engaĝiĝi en senespera lukto por ĉesigi la katastrofon.

Sed bedaŭrinde mi ne povas retroiri en la tempo. Mi devas vivi en poluita mondo. Mi esperas, ke mi povos helpi por ĉesigi la katastrofon kiel eble plej frue, kaj malpliigi la nombron de homoj eksponataj al radiado, precipe infanoj.

Tamen, de longa tempo Japanio uzas nuklean energion. Homoj en la politika kaj ekonomia sferoj pludiras ke Japanio ne postvivus se nuklea elektroproduktado ĉesus. Tamen, eĉ la grafikaj donitaĵoj de la japana registaro mem klare montras, ke se Japanio forigus ĉiujn siajn nukleajn centralojn, estus neniu problemo por provizi elektron.

Mi esperas ke ĉiuj nukleaj centraloj estos malpermesitaj en Japanio kiel eble plej frue. Mi opinias, ke la politikistoj, la ekonomikistoj kaj la gvidantoj de Japanio strebos por konscii pri la detrua eco de la nuklea energio, kaj gvidos la nacion kiel bonaj gvidantoj por forigi ĉiujn nukleajn centralojn.

Kaj ankaŭ vi ĉiuj venintaj ĉi tien el la tuta mondo, devos venki viajn proprajn defiojn en viaj respektivaj landoj kaj ni bezonas viajn strebojn, por ke simila aŭ pli granda tragedio ne okazu.

Multan dankon!

Cezio* estas mola metalo.

Similaĵoj kun Bugey

1/ La centralo Bugey aĝas 40 jarojn, tial la komponantoj estas eluzitaj. 2/ La ebla rompiĝo de la baraĵo Vouglans okazigus riveran cunamon. 3/ En la reaktoro, ĉirkaŭ la uraniaj kaj ceramikaj pasteloj, estas zirkonio, kiu ĥemie reagas kun la alttemperatura akvo kaj estigas hidrogenon kiu emas eksplodi. 4/ kiel en Fukuŝimo, la dungitaro de Bugey ne estas sufiĉe sperta (kompetenta) por regi la stiradon kaj regi eblan akcidenton . 5/ la ritmo taga-nokta de la laboro lacigas. 6/ La stiraj teamanoj estas ankaŭ fajrbrigatistoj (lacaj fajrbrigadistoj.) 7/ okazas tertremoj: tertremo 3,5 ĉe la dato 06/02/2019. 8/ en la reaktoro 3, oni uzas la karburaĵon  »Mox » , tre danĝera en kiu estas iom da plutonio produktita en la franca fabriko  »Melox » .

Fukushima Daïchi: rapport chronologique sur une catastrophe

Hiroaki Koide

Master en génie nucléaire
Professeur adjoint à l’Institut de Recherche de l’Université de Kyoto
Expert en sécurité & gestion des déchets nucléaires

Bonjour à tous.

Merci de vous réunir aujourd’hui pour discuter de la catastrophe de la centrale nucléaire de Fukushima Daiichi. J’aimerais vous communiquer quelques-unes de mes réflexions sur cette catastrophe.
Au Japon, il y avait 54 réacteurs nucléaires à la date du 11 mars 2011. La première centrale électrique du Japon a été l’unité 1 de Tokai, qui a été fournie par le Royaume-Uni en 1966. D’autres centrales nucléaires ont été installées, à Tsuruga et Mihama en 1970. Puis la centrale nucléaire de Fukushima Daiichi a été fournie par GE [General Electric] aux États-Unis. Elle avait été exploitée pendant près de 40 ans quand elle a été frappée par l’énorme séisme et le tsunami, le 11 mars 2011.

Fondamentalement, une centrale nucléaire est une installation dans laquelle l’énergie électrique est produite à partir de l’énergie libérée par la fission nucléaire de l’uranium. Lorsque l’uranium subit une fission, des produits de fission s’accumulent dans le cœur du réacteur nucléaire. Parce que ces produits de fission sont des matériaux radioactifs, ils ont la propriété fondamentale de produire de la chaleur par eux-mêmes.

Après que la centrale nucléaire de Fukushima Daiichi a été frappée par le tsunami et le tremblement de terre le 11 mars, elle a perdu sa capacité à produire de l’électricité et à recevoir de l’électricité de l’extérieur.

Et les générateurs diesel d’urgence ont été emportés par le tsunami.

La centrale a été forcée à être dans une situation où elle ne disposait plus d’électricité en interne.  Toutefois, les matières radioactives accumulées dans le cœur du réacteur ont continué à générer de la chaleur, et par conséquent, le cœur du réacteur allait fondre s’il n’était pas refroidi. C’est essentiellement le sort de toute centrale nucléaire.
Afin de refroidir le cœur d’un réacteur, il faut de l’eau de refroidissement. Afin de faire circuler l’eau de refroidissement, il faut une pompe.

Afin de faire fonctionner une pompe, il doit y avoir de l’électricité.

Cependant, toutes les sources électriques avaient été perdues et les pompes ne fonctionnaient pas, et personne ne pouvait apporter de l’eau pour refroidir les cœurs des réacteurs.

Sur un total de 6 réacteurs nucléaires qui existaient au sein de la centrale de Fukushima, seules les unités 1, 2 et 3 étaient en service. Au moment où ces unités 1, 2 et 3 produisaient une chaleur féroce, elles ont été frappées par le séisme et le tsunami, et même si l’arrêt automatique de la réaction de fission nucléaire a fonctionné, le dégagement de chaleur par les matières radioactives elles-mêmes n’a pu être stoppé ; c’est ce que nous appelons « la chaleur résiduelle ».

Tout cela a conduit à la fusion des cœurs des réacteurs dans les unités 1 à 3.
Maintenant, je voudrais que vous visualisiez le cœur d’un réacteur nucléaire qui est constitué d’une céramique – céramique et uranium frittés. C’est semblable aux tasses à thé et aux plats que vous utilisez tous à la maison.

Ils disent que c’est devenu trop chaud et que cela a fondu. Maintenant, les gens ordinaires ne peuvent pas faire fondre des tasses et des plats. C’est difficile à imaginer. La céramique à base d’uranium ne fond pas à moins que la température ne dépasse 2800 ° Celsius. Mais elle a fondu. Il y avait environ 100 tonnes  de céramique à l’uranium fritté  dans le cœur du réacteur nucléaire, et ça a fondu.
La partie contenant le cœur du réacteur est une cocotte-minute en acier que l’on appelle « cuve sous pression du réacteur ».  L’acier fond à 1400 ° – 1500 ° Celsius. La céramique à l’uranium fritté qui avait dépassé 2800 ° Celsius est tombée sur le fond de cette cocotte-minute. Elle a rapidement traversé le fond de la cuve sous pression. Le cœur fondu du réacteur est ensuite tombé sur le sol de l’enceinte de confinement du réacteur, qui confine la radioactivité et est le dernier rempart de protection.

Cependant, la cuve du réacteur a continué à céder à différents endroits, l’un après l’autre. D’où la perte du rempart de protection qui assure le confinement des radiations. La radioactivité a commencé à être libérée dans l’environnement.
Au même moment, l’hydrogène qui a été généré lorsque le cœur du réacteur a fondu a provoqué une explosion, qui a soufflé le bâtiment lui-même.

Je pense que la matière radioactive césium 137 était la plus dangereuse de celles  dispersées par la bombe atomique de Hiroshima . La quantité de césium 137, qui a été libérée dans l’atmosphère par les unités 1 à 3 était de 168 fois celle de la bombe atomique de Hiroshima, selon le rapport du gouvernement Japonais à l’AIEA, une organisation internationale qui promeut l’énergie nucléaire.

Je pense pour ma part que c’est probablement une sous-estimation, et que deux ou trois fois ce montant, soit 400 à 500 fois la quantité de césium 137 de la bombe atomique de Hiroshima a déjà été dispersée dans l’atmosphère.

Dans le même temps, les matières radioactives qui ont été dissoutes dans l’eau ont coulé dans le sol, puis sont arrivées dans l’océan. Je crois que presque la même quantité de matières radioactives rejetées dans l’air a probablement coulé dans l’océan.
Je pense que vous tous ici présents ce jour savez que le Japon appartient à la zone appelée zone tempérée de l’hémisphère Nord. Dans cette zone, les vents d’Ouest soufflent d’Ouest en Est. La centrale nucléaire de Fukushima est située sur la côte du Pacifique dans la région du Tohoku, et à l’Est, il n’y a que la mer.
Lorsque le vent souffle de l’Ouest, la quasi-totalité des matières radioactives rejetées par la centrale de Fukushima Daiichi partent vers l’Est, au-dessus de l’Océan Pacifique. Cependant, parce que c’est un vent, parfois il souffle à l’Est et par moments c’est un vent du Sud ou un vent du Nord. Pour cette raison, les régions du Tohoku et du Kanto au Japon ont été extrêmement contaminées par les radiations.

Les gens qui vivaient au sein d’une zone d’environ 1 000 kilomètres carrés (390 miles carrés) autour de la centrale nucléaire de Fukushima Daiichi ont été forcés d’évacuer par le gouvernement Japonais. Plus de 100 000 personnes ont perdu leurs villes natales, leurs maisons, leurs voisins, et vivent en exil. Et, si les lois du Japon avaient été strictement observées, les zones où le sol est contaminé à plus de 40 000 Bq par mètre carré seraient désignées comme étant des zones contrôlées. Cependant, les zones contaminées allaient jusqu’à 20 000 kilomètres carrés (7 700 miles carrés), ce qui signifie qu’une vaste zone dans les régions du Tohoku et du Kanto aurait dû être évacuée.  

Face à une telle réalité, le gouvernement Japonais a décidé qu’il ne serait jamais en mesure d’aider les gens dans ces zones contaminées, et que les gens seraient abandonnés et laissés là. A ce jour, environ 10 millions de personnes ont été laissées dans des zones qui auraient dû être désignées comme zones contrôlées, et elles sont exposées quotidiennement à une radioactivité continuelle.
Ensuite, vous pourriez demander si la catastrophe de Fukushima a pris fin, mais ce n’est pas le cas.
Le 15 mars 2011, il y a eu une explosion dans le bâtiment du réacteur n° 4, qui était situé juste à côté des réacteurs n ° 1, 2 et 3 et était hors service au moment de la catastrophe du 11 mars. Parce que le réacteur n° 4 n’était pas en exploitation, toutes les barres de combustible qui avaient été dans le cœur du réacteur avaient été transférées dans la piscine à combustible usé dans le bâtiment réacteur.

 

Il y avait 548 assemblages de combustible dans le cœur, mais la piscine du combustible détient 1 331 assemblages de combustible, soit 2,5 fois le nombre d’assemblages de combustible qui auraient dû être dans le cœur du réacteur. À l’heure actuelle, ils sont au fond de la piscine à combustible usagé, qui est pleine de produits de fission.  

Je pense que ce combustible au fond de la piscine de combustible usé contient en césium 137 l’équivalent de plus de 10 000 bombes atomiques d’Hiroshima. Le bâtiment du réacteur nucléaire, qui a été détruit par l’explosion, est toujours exposé à l’environnement, même aujourd’hui, et il y a des répliques presque tous les jours, dans les environs de la centrale nucléaire de Fukushima.

  Si une autre réplique importante avait lieu, le bâtiment du réacteur subirait d’autres dommages, et si la piscine à combustible devait s’effondrer, il deviendrait impossible de refroidir le combustible usagé. Je crains que beaucoup plus de matières radioactives que relâchées jusqu’à présent ne seraient expulsées dans l’environnement.

  TEPCO est bien sûr conscient du danger et a continué à travailler pour enlever le combustible de la piscine à combustible usé et le transférer à l’endroit le plus sûr dès que possible, mais TEPCO estime que cela prendra plusieurs mois, probablement jusqu’à la fin de cette année, avant de pouvoir enfin commencer à retirer le combustible usagé. J’espère qu’il n’y aura pas de tremblement de terre avant cela.

  Même s’il n’y a pas de tremblement de terre et qu’ils peuvent commencer l’enlèvement, ce sera un travail difficile. Je ne suis pas sûr qu’ils puissent vraiment retirer les 1 331 assemblages de combustible irradié en toute sécurité. Je pense que de nombreux autres  travailleurs seront exposés à des radiations dans ce processus.

  Le Japon a choisi l’option d’utiliser l’énergie nucléaire, mais cette option impose un terrible fardeau à la nation, jette les personnes vivant autour de la centrale nucléaire dans un profond désespoir, et oblige de nombreux travailleurs à s’engager dans une lutte désespérée pour mettre fin à la catastrophe.

Mais, malheureusement, je ne peux pas revenir en arrière dans le temps. Je dois vivre dans un monde contaminé. J’espère pouvoir faire ce que je peux pour mettre un terme à la catastrophe dès que possible, et diminuer le nombre de personnes exposées aux radiations, en particulier les enfants, même en petits nombres.

  Toutefois, le Japon a eu recours à la production d’énergie nucléaire pendant longtemps. Les gens dans les sphères politiques et économiques persistent à dire que le Japon ne survivrait pas si la production d’énergie nucléaire prenait fin. Cependant, même les données du gouvernement japonais lui-même montrent clairement qu’il n’y aurait pas de problème d’alimentation électrique si le Japon venait à abolir l’ensemble de ses centrales nucléaires.

  J’espère abolir totalement toutes les centrales nucléaires au Japon dès que possible. Je pense que ceux dans les domaines politique et économique et ceux qui ont dirigé le Japon devraient faire un effort pour étudier la nature destructrice de l’énergie atomique, et guider la nation comme de bons dirigeants en faveur de l’abolition des centrales nucléaires.

  Dans le même temps, vous tous réunis ici aujourd’hui depuis le monde entier devez relever vos propres défis dans vos pays respectifs. Nous avons besoin de vos efforts afin qu’une plus grande tragédie encore ne se produise pas.

  Merci beaucoup !