Mi retrovis la kastelon kiu staris en mia nuna loĝloko

Mi loĝas en Villeurbanne. Bela placo estas proksima de mia loĝejo. Tie estas komuna legomĝardeno, infanludejo, kaj belaj bedoj.

Tiu placo nomiĝas « La Ferrandière ». Mia reta serĉilo (kiu ne estas Google) indikas ke « La Ferrandière » estis la nomo de kastelo kiu staris ĉi tie.

Ferandiere-kastelo
Château de la Ferrandière, Wikipedia

Tiu renesanca kastelo staris en granda parko, kun eta arbaro. La rivereto « Le Rize » trafluis trapasis ankaŭ la herbejon de la kastela ĉirkaŭaĵo.

Ferandiere-kastelo-irejo
Chateau de la Ferrandière, Wikipedia

Bedaŭrinde, ni ne povas vidi kastelon ĉi tie (nek kastelon, nek arbaron kompreneble). Tamen la enciklopedio « Wikipedia » ne mencias detruon. La urbaj arkivoj konfirmas tiun informon kun kelkaj detaloj. Do, mi povis pensi ke tiu kastelo ekzistas daŭre.

Kompreneble, plena de scivolo, mi eldomiĝis por serĉi… Kaj mi trovis ! Tiu kastelo staris pli oriente de tiu placo, vere proksime de mia loĝejo. Restas verŝajne tri partoj.

La unua parto, kiun mi retrovis, estas la domo sur la suba foto. Hodiaŭ estas trinkejo, do vivanta loko. Ĉu vi povas vidi la nomon de tiu trinkejo?

Ferandiere-kastelo-trinkejo
Persona foto de la trinkejo « La Ferrandière », CC BY 4.0

La dua parto, kiun mi malkovris, estas unu el la kastelaj flankoj.

Ferandiere-kastelo-flanko
Persona foto, « La Ferrandière », CC BY 4.0

Mi eĉ trovis la enirejon de la kastela kapelo, norde de tiu kvartalo.

Ferandiere-kastelo-nova-kapelo
Persona foto, « La Ferrandière », CC BY 4.0

Jen foto de la kapelo kiu staris antaŭe:

Ferandiere-kastelo-kapelo
Preĝejo « Senmakula Koro de Maria », urbaj arkivoj « Rize-Villeurbanne »

Mi ege ĝojis trovi tiun parton de la Villeurbanne-a kaj Lyon-a historio. La novaj konstruaĵoj ne detruis la kompletan kastelon.

Oni povas ankaŭ konstati ke la arkivoj de mia urbo estas sufiĉe kompletaj (kaj rete atingeblaj) por retrovi tiun historiaĵon.

Votre commentaire

Entrez vos coordonnées ci-dessous ou cliquez sur une icône pour vous connecter:

Logo WordPress.com

Vous commentez à l’aide de votre compte WordPress.com. Déconnexion /  Changer )

Image Twitter

Vous commentez à l’aide de votre compte Twitter. Déconnexion /  Changer )

Photo Facebook

Vous commentez à l’aide de votre compte Facebook. Déconnexion /  Changer )

Connexion à %s