La riposte des villes au changement climatique (1)

Kiel la urboj kontraŭbatalas la klimatan ŝanĝon (1)

Dubai  veut promouvoir les véhicules automatiques pour le transport collectif. Milan s’inspire du péage urbain de Londres et interdira les véhicules diesel

Dubajo deziras minimumigi la problemojn de trafikŝtopiĝoj kaj malpuriĝo de aero per aŭtonomaj aŭtomobiloj kaj aŭtobusoj; la emirlando planas internacian konkurson por disvolvistoj kiuj volas testi siajn ideojn en la urbo. Milano enkasigas kiel Londono vojimposton por aŭtomobiloj en la urbocentro, en la « areo C ». Laŭ la deklaro de la urbestro Giuseppe Sala ĝi baldaŭ estos plivastigata al la cetero de la urbo, krome la administracio ankaŭ laboras pri la enkonduko de malpermeso de dizelaj aŭtomobiloj.

Ce genre de projet se heurte à des résistances

Tiaj projektoj ofte renkontas reziston. « Iniciatoj aranĝi la urbon direkte al pli da verdo signifas ofte grandajn avantaĝojn por la enloĝantoj de la urbinternoj », diras Raymond Johannsen, la urbestro de Oslo, « sed la homoj en la eksteraj distriktoj vidas ĉefe malavantaĝojn. Pro tio oni devas samtempe plivastigi la publikan trafikon. » Lia kolegino el Seattle, Jenny Durkan, konfirmas: « Ni devas plifaciligi por la homoj rezigni pri la uzo de la aŭtomobilo. » Ŝi planas havigi al ĉiuj lernantoj de supraj lernejoj en sia urbo tuturban veturbileton. « Tiel ili alkutimiĝos uzi la publikajn trafikrimedojn, kaj baldaŭ por ili estos normale fari tion.

La akcelado de elektraj aŭtomobiloj kaj de ŝargstacioj aliflanke povus cimenti la sociajn diferencojn en la urboj, timas multaj lokaj politikistoj. La bateriaj aŭtomobiloj estas por homoj kun malalta vivenspezo simple tro multekostaj. Iliaj kvartaloj estas tial plue trablovataj de rubgasoj de aŭtomobiloj dum la sufiĉe riĉaj regionoj fariĝos pli kaj pli puraj kaj silentaj. Losanĝeleso pro tio setligas projektojn pri elektraj kunhavigaj aŭtomobiloj kaj ŝargstacioj prefere en sufiĉe malriĉaj kvartaloj, rakontas Eric Garcetti, la urbestro. Ankaŭ unu el la firmaoj kiuj en la pintrenkonto en San Francisko promesis la instalon de entute 3,5 milionoj da ŝargstacioj en Usono ĝis la jaro 2025, volas koncentriĝi pri regionoj kie la homoj havas sufiĉe malaltan vivenspezon.

Ĉu la anoncitaj iniciatoj alportos ankaŭ la atendatajn efikojn, kaj ĉu la urbestroj restos konsekvencaj. tion oni devas certe bone elatendi, rimarkis raportisto de novjorka gazeto. Ankaŭ je loka nivelo ja politikaj plimultoj rapide povas ŝanĝiĝi.

Inter la 9000 urboj kun klimatprotektaj celoj estas la supozeble plej ekskluziva klubo la organizaĵo C40, kiu per intertempe 96 membroj jam delonge superis la nombron en sia nomo. En San Francisko la grupo sciigis  ke 27 el ili jam en la jaro 2012 transpasis la kulminon de siaj enaerigoj – la analizo estas ebla nur kiel retrorigardo tra pluraj jaroj. Inter ili troviĝas urbegoj kiel Parizo, Londono kaj Novjorko, sed ankaŭ Varsovio, Barcelono, Berlino kaj Heidelberg. Ankaŭ San Francisko estas membro en tiu klubo kiel la urbestrino Breed fiere konstatas. « Ekde la jaro 1990 niaj enaerigoj estas malkreskintaj je 30 procentoj, sed la ekonomio estas kreskinta. » Do devas finfine ĉesi la parolado pri la eterna ŝajnkonflikto inter ekonomio kaj mediprotektado.

Votre commentaire

Entrez vos coordonnées ci-dessous ou cliquez sur une icône pour vous connecter:

Logo WordPress.com

Vous commentez à l’aide de votre compte WordPress.com. Déconnexion /  Changer )

Image Twitter

Vous commentez à l’aide de votre compte Twitter. Déconnexion /  Changer )

Photo Facebook

Vous commentez à l’aide de votre compte Facebook. Déconnexion /  Changer )

Connexion à %s