La riposte des villes au changement climatique (2)

sevillarad1a

La problemoj komenciĝas ĉe la mizero de mizerkvartaloj en la urbegoj de la evolulandoj, « Ili ne havas aliron al plej simpaj servoj kiel provizado de akvo kaj elektro kaj ili devas vivi ĉiam kun la zorgo esti forpelataj », diras la estrino de internacia helporganizaĵo. Krome homoj en kabanoj ofte suferas plej forte sub la pliiĝantaj veteraj ekstremoj. Nur malrapide urboj komencas partoprenigi tiujn ofte neŝatatajn civitanojn en siaj decidoj, ŝi plendas. Interkonsento kun la urbestrino de Durban en Sudafriko antaŭ nelonge estas laŭ ŝi vera progreso.

Veteraj ekstremoj minacas ankaŭ la homojn en tre riĉaj landoj. « Ni havis dum aŭgusto en Seattle kvaliton de la aero kiu estas pli malbona ol en Pekino », konfesas Jenny Durkan, la urbestrino. « Norde de la limo en la kanada provinco Brita Kolumbio kaj iom pli oriente furoris en nia ŝtato Vaŝingtono multaj bruliĝadoj de arbaroj. » Malpuriĝo de la aero estas ĉiukaze decida faktoro, klarigas la kunprezidantino de la konferenco. « En la urboj reduktiĝas la komplika problemo de la klimata ŝanĝo al la demando pri la kvalito de la aero. Hodiaŭ mondskale naŭ el dek enloĝantoj devas suferi sub malpura aero. Kiam ni sukcesos ke dek el dek spiros puran aeron, tiam ni praktike estos haltigintaj la klimatan ŝanĝon.

Tiucele la urbestroj kaj urbestrinoj lanĉis plej diversajn iniciatojn. Kie ili havas influon al la produktado de elektro, tiam ili forpuŝas karbon el la energimiksaĵo kaj plifortigas renovigeblajn fontojn, ekzemple per akcelaj programoj por sunĉeloj sur tegmentoj. Apartan signifon havas ankaŭ la energiaj ecoj de la domoj. Multaj urboj sin devigis permesi ekde la jaro 2030 plu nur la konstruadon de karbono-neŭtralaj konstruaĵoj. En la jaro 2050 tiam ĉiuj domoj devus korespondi al tiu normo. Ankaŭ Kaburbo jam komencas alikonstrui siajn domojn, diras la urbestrino.

Bonaero donacas kvin milionojn da LED-lumigiloj al la civitanoj, diras la urbestro Horacio Rodriguez Laretta. En Dhaka, la ĉefurbo de Bangladeŝo, strataj lanternoj estos ŝanĝitaj al tiu energiŝpara tekniko. Krome la urbo akcelas ĝardenojn sur la tegmentoj, diras la urbestro Mohammed Sayeed Khokon.

Plua punkto de atako estas la trafiko: Pli ol dek urboj jam sin devontigis aĉeti ekde la jaro 2025 ankoraŭ nur elektrajn aŭtobusojn, inter ili troviĝas la sola germana urbego Heidelberg. Akurate okaze de la konferenco aliĝis al la alvoko pluaj dekdu urboj, ekzemple Tokio, Medellin, Varsovio kaj okcidenta Holivudo. En Seviljo, Kopenhago aŭ Bonaero la urba adminstracio kreas larĝajn biciklajn rapidvojojn, la argentina ĉefurbo krome establis senpagan sistemon de lupreneblaj bicikloj. Accra en Ganao plifortigas la publikan aŭtobusan trafikon kaj instalas laŭ informo de sia urbestro pri da zonoj por piedirantoj en la centro.

Votre commentaire

Entrez vos coordonnées ci-dessous ou cliquez sur une icône pour vous connecter:

Logo WordPress.com

Vous commentez à l’aide de votre compte WordPress.com. Déconnexion /  Changer )

Image Twitter

Vous commentez à l’aide de votre compte Twitter. Déconnexion /  Changer )

Photo Facebook

Vous commentez à l’aide de votre compte Facebook. Déconnexion /  Changer )

Connexion à %s