esperantolyonModifier « Les effets de la pollution sur l’intelligence »
Une étude chinoise démontre que l’air pollué endommage le cerveau
Malpura aero kaŭzas damaĝon ne nur al la pulmo, sed ankaŭ al la cerbo. Tion montras vasta studaĵo el Ĉinio – lando kiu suferas aparte multe sub mikropolvo kaj aliaj damaĝaj substancoj en la aero. La malpura aero laŭ la studaĵo malbonigas la pensokapablon.
Une équipe de chercheurs a établi une corrélation entre les résultats de tests d’intelligence et les niveaux de pollution. Les personnes agées et les hommes seraient davantage touchées que les jeunes et les femmes.
Ĉina esplorista teamo kombinis la rezultojn de testoj pri inteligenteco kun la malpuriĝo de la aero en la loĝlokoj de la partoprenantoj kaj trovis signifan kuntekston: « La inteligenteco de homoj kiuj loĝas en la urboj kun la plej granda malpuriĝo de la aero, estas plej forte trafita », diras la aŭtoro de la studaĵo. Tio validas pli por pli aĝaj homoj ol por pli junaj, kaj pli por viroj ol por virinoj.
L’étude portaient sur presque 32000 hommes et femmes.
En la studaĵo estis prijuĝe analizataj la datumoj de apenaŭ 32.000 ĉinaj viroj kaj virinoj ekde la aĝo de dek jaroj. Ili vivas en aŭ ĉirkaŭ urboj kaj oni konsideris la tieajn mezuraĵojn pri mikropolvo, sulfura dioksido kaj nitrogena oksido.
Les chercheurs se sont intéressés aux compétences en mathématique et en chinois.
Ĉe la testoj la esploristoj prilumigis la konojn pri matematiko kaj lingvajn kapablojn. Tiuj kapabloj malboniĝis pro la damaĝaj substancoj en la aero ankoraŭ pli forte ĉe viroj ol ĉe virinoj – kaj tio precipe okazis ĉe pli aĝaj homoj kaj homoj kun malalta nivelo de klereco. « La kaŭzo por tio povus troviĝi en tio ke malpli kleraj homoj laboras pli ekstere en la malbona aero kaj tiel enspiras pli da malpura aero », diras la aŭtoro.
Les zones cérébrales les plus touchées joueraient un rôle plus important pour le langage chez les hommes que chez les femmes.
La diferenco ĉe la seksoj povus esti kaŭzita de tio ke ĉe viroj kaj virinoj dum la testoj pri inteligenteco certaj cerbaj regionoj estas malsame aktivaj. La regionoj kiuj aktiviĝas ĉe lingvaj testoj ĉe viroj verŝajne estas aparte forte trafitaj de la damaĝaj substancoj, opinias la aŭtoroj.
La pollution augmente le rique de maladie d’Alzheimer et de démence sénile.
Ili ankaŭ akcentas ke la malpuriĝo de la aero povus plialtigi la riskon por demenco kaj alchejmera malsano, ĉar malboniĝo de la pensokapablo ĉe pli aĝaj homoj prezentas por tio riskofaktoron. Kaj: Ju pli longe la periodo dum kiu la malbona aero estas enspirata, des pli malbona tio estas ankaŭ por la cerbo kaj la pensokapablo.
Selon un spécialiste en médecine environnementale, il y aurait deux facteurs explicatifs: un processus inflammatoire lié à la pénétration dans le cerveau de microparticules et un processus de restriction du flux sanguin lié à un phénomène d’oxydation au niveau des vaisseaux sanguins.
Fakulo pri media medicino en Vieno trovas du eksplikojn por la kunteksto inter damaĝaj substancoj en la aero kaj cerba produktivo: « Unue ultrafajnaj partikloj eniras la spirvojojn kaj tra la pulmaj veziketaj ankaŭ alvenas en la sango kaj en la korpaj organoj kaj povas tie kaŭzi inflamojn. Inflamoj en la centra nervosistemo povus malhelpi la kognan produktivon. Due la damaĝaj substancoj kondukas akute al oksidiga streso en la ĉeloj de la sangaj angioj. La trafluo de la sango en la organoj per tio povas reduktiĝi kaj ĝuste la cerbo estas por sia funkciado dependa de laŭeble bona trafluo de sango », diras la viena medicinisto.
Le problème touche en premier lieu les pays émergents ou en voie de développement de l’Afrique et de l’Asie.
La malpuriĝo de la aero estas problemo precipe en la evolulandoj kaj en la sojlaj landoj. La dudek plej malpuriĝintaj urboj troviĝas laŭ la Monda Sanorganizo en tiaj landoj, en 98 procentoj de iliaj urbegoj la mezuraĵoj estas pli altaj ol la lima nivelo. En Eŭropo la situacio estas kun esceptoj en orienta Eŭropo pli bona ol en Azio kaj Afriko. Kaj kiel ĉiam validas la konstato ke la efiko dependas de la dozo.
http://esperantaretradio.blogspot.com/2018/09/malpura-aero-damagas-la-inteligentecon.html
Votre commentaire