Mesaĝo al Rusa amiko

Mesaĝo al Rusa Amiko koncerne Svedan Junulinon

La mesaĝo koncernas la monde faman Greta Thunberg, kiuj inspiris mondvastan strikon de gimnazianoj por la klimato kaj la kreadon de la organizo Junularo por la Klimato (angle: Youth for Climate).

La amiko estas Rusiano, Siberiano nomiĝanta Stanislav Belov kiu verkas blogon ĉe http://stanobelov.blogspot.com/ Necesas precizigi en kiu senco mi nomas lin « amiko », kvankam ni neniam renkontiĝis vide al vide, kaj neniam premis unu al la alia la manon. Tamen unue kaj plej banale ni estas amikoj per Fejbuko, kvankam tiu nova uzo de « amiko », iom diluas la forton de la originala senco de tiu bela vorto. Plej signife mi konsideras lin kiel amikon, ĉar li apartenas al tiu specio inter Esperantistoj kiu senhezite celas vivigi Esperanton, ne nur aŭskultante aŭ aŭdigante, verkante aŭ legante sed kreante verajn diskutojn pri plej diversaj temoj kiuj povas interesi edukitajn homojn en ĉiu parto de la mondo. Esperanto ne devas esti la supozeble « facila lingvo » pri kiu oni tro ofte fanfaronas, sed ilo por internacia kulturo kaj diskutado. Lingvo ne estas plensence lingvo se ĝiaj uzantoj ne daŭre klopodas interŝanĝi kompleksajn ideojn kaj subtilajn sentojn per la plej precizaj kaj taŭgaj vortoj.

Kun amiko oni povas malkonsenti sen ofendi, kaj ĝuste koncerne la Stanislavan artikolon pri Greta Thunberg mi volas registri mian malkonsenton. La analizo de Stanislavo troveblas tie: http://stanobelov.blogspot.com/2019/08/klimata-sangigo-greta-thunberg-kaj.html. Skizante ĝin mi dirus ke li prezentas ŝin kiel senpaciencan junulinon, postulantan tujan solvon al la problemo de la klimata krizo, kaj iele akompanata de okcidentaj politikistoj kiuj haste kaj mallerte ellaboras maltaŭgajn solvojn. La vera tuja kaj praktika progreso estus, laŭ Stano, pli alta importo fare de la industriaj landoj de rusa gaso, ĉar ĝi ellasas signife malpli da forcejaj gasoj ol faras nafto kaj skistaj gasoj.

Eble estus prudente por eviti miskomprenon, deklari tuj ke mi preferas Siberianan gason al Usona skista gaso kaj preferus ke EU-landoj iom plibonigu niajn rilatojn kun Rusio; multon oni povus riproĉi al Rusio kaj al ties prezidanto. Sed siatempe li ne fortranĉis la kapojn de la muzikistinojn de la muzikgrupo Pussy Riot. Simile agantaj virinoj en Saŭdo-Arabio ne havus tian ŝancon. Ni memoru la vivfinon de Jamal Kashoggi, ĵurnalisto, kies murdon kaj dispecigon la saŭda princo ordonis. Kial klarigi ke ni povas negoci kun tiaj barbaroj kaj daŭre rifuzas serĉi vojon al pli paca kunlaboro kun la Rusiaj regantoj? Tie la termino « hipokriteco » uzita pli-vaste (miaopinie tro vaste) de Stanislav estas tute aplikebla.

Ni revenu al demandoj pri Greta, monda varmiĝo kaj fosilaj energioj. Ĉu vere tiu junulino postulas tujan solvon, kiel skribis Stanislav? Mi relegis kaj eĉ tradukis ŝian paroladon okaze de TED forumo je la fino de la pasinta jaro. La traduko troveblas ĉi tie:

https://esperantolyon.org/nia-planedo/parolado-de-greta-thunberg/

Se mi bone komprenas ŝin, ŝi ne diskutas pri tuja solvo sed por finfina komenco de la transiro al pli daŭropova monda socio. Ŝi ne postulas tujan solvon sed tujajn agojn. La demando esence ne plu estas scienca sed morala. Sciencajn donitaĵojn ni jam sufiĉe havas, kiuj pruvas ke katastrofoj alproksimiĝas. Scienco montras kiel la aferoj staras, sed kion fari, kiom klopodi estas politika kaj morala afero. Ĉu gvidos nin spirita aŭ morala senco, ĉu instinkta timo pri la pereo de la homa specio? Aŭ eble por la pli juna generacio instigas al agado la simpla timo vivi en mondo damaĝita kiu ne povos dece nutri, vestigi, vivigi en paco, siajn loĝantojn? Ĉiu-kaze la paroloj de Greta ne konsistigas akademian, teknikan aŭ sciencan diskurson sed krion de kolero de generacio kiu vidas ke siaj vivo-ŝancoj velkas, kaj por tiuj pli maljunaj, kiuj pretas aŭdi, instigon al morala vekiĝo.

La vojo al stabiligo de la klimato estos longa kaj malkomforta. Ĝi ne implikas unu solvon sed modifon de multaj parametrojn en kompleksa sistemo. Anstataŭi karbon per tergaso povus kontribui, etan parton al la solvo de la ekvacio, sed tamen nepras ŝanĝi la agrokulturon, la transportan sistemon, transformi nian produktadon kaj konsumadon. Mi pritraktos ĉion tion en venontaj artikoloj.

Votre commentaire

Entrez vos coordonnées ci-dessous ou cliquez sur une icône pour vous connecter:

Logo WordPress.com

Vous commentez à l’aide de votre compte WordPress.com. Déconnexion /  Changer )

Image Twitter

Vous commentez à l’aide de votre compte Twitter. Déconnexion /  Changer )

Photo Facebook

Vous commentez à l’aide de votre compte Facebook. Déconnexion /  Changer )

Connexion à %s