Enkonduko de Michael Leibman
Ĉiu nun konas Greta Thunberg la Sveda junulino kiu eksidante ĉiu-vendrede sur la ŝtuparo de la parlamento de sia lando, lanĉis senekzemplan internacian movadon postulantan tujan agadon por protekti la mondan klimaton. Laŭ multaj tia movado estas longe atendita afero, kaj kaŭzo por espero. Sed aliaj taksas la junulinon kritikinda, profetino pri katastrofoj aŭ maltaŭga por opinii pri aferoj kiujn nur plenkreskuloj povus serioze mastrumi. Tiaj reagoj multe iritas min; vi povus konsideri strange ke mi identiĝas kun deksesjara junulino: estas pro tio ke mi memoras kiam mi estis samaĝa kaj opoziciis al rasismo kaj al la Vjetnama milito. Tiam junaj homoj diris ke militoj estis inventitaj per maljunuloj, sed ke en ili batalis kaj pereis junulo. Tiam kiel nun junuloj ribelis kaj rebatis kontraŭ la malresponseco de la plenkreskuloj . Mi tradukis paroladon faritan de Greta je la fino de la lasta jaro, gravas ke oni vere aŭdu kaj komprenu kion ĝi signifas antaŭ ol plonĝi en la kritikadon. Krome, ĝi povas inspiri nin por disvastigi la veron pri la klimato kaj desegni vojon al pli sana planedo.

Kiam mi aĝis ok jarojn, mi unuafoje aŭdis pri io nomita klimata ŝanĝiĝo aŭ tutmonda varmiĝo
Ŝajne estis io kaŭzita de homoj per niaj vivmanieroj. Oni diris al mi ke mi malŝaltu la lumojn por ŝpari energion kaj ke mi recikligu paperon por ŝpari materiajn rimedojn. Mi memoras ke mi pensis kiom strange estas ke homoj, estante bestaj specioj inter aliaj, kapablus ŝanĝi la klimaton de la Tero. Ĉar se ni estus faranta tion, se tio estus okazanta, ne plu taŭgus paroli pri io ajn alia. Tuj kiam vi enŝaltis televidilon, ĉiuj pridiskutus tion. Ĉef-titoloj, radio-elsendoj, gazetoj: vi neniam aŭdus aŭ legus ion alian. Reale estis kvazaŭ estus disvolviĝanta milito sed neniu iam parolus pri ĝi. Se la elbrulado de fosilaj fueloj estus tiel malbona ke ĝi minacus nian propran ekziston, kiel ni povus daŭre agi same kiel antaŭe. Kial neniu limigado ? Kial neniu leĝa malpermeso?
Tio, laŭ mia sento, estis nekompreneble. La tuto ŝajnis nereale.
Tial, kiam mi aĝis dek unu, mi malsaniĝis. Mi falis en deprimon. Mi ĉesis paroli kaj mi ĉesis manĝi. Ene de du monatoj mi perdis ĉirkaŭ dek kilojn. Pli poste, oni diagnozis al mi Aspergeran sindromon, Obseda-Mania-Perturbon kaj selekteman mutecon. Tio baze signifas ke mi parolas nur kiam mi rigardas tion necesa.
Nun estas tia momento.
Por tiuj inter ni kiuj situas sur la Aspergera spektro, preskaŭ ĉio estas aŭ nigra aŭ blanka. Ni ne vere posedas kapablon mensogi kaj ni ne kutime ĝuas partopreni la sociajn ludojn kiujn la aliaj ŝajne tiom ŝatas. Mi opinias ke je multaj aspektoj ni, la aŭtismuloj, estas la normalaj homoj kaj ke la aliaj estas iom strangaj. Aparte kiam temas pri la krizo de daŭropovo pri kio ĉiuj senĉese ripetas ke la klimata ŝanĝiĝo estas pri-ekzista minaco kaj inter ĉiuj problemoj la plej grava. Kaj tamen ili plie konduktas same kiel antaŭe.
Mi ne komprenas tion. Ĉar se la gazaj ellasaĵoj devas ĉesi, tial ni devas ĉesigi la ellasaĵojn. Por mi tio estas blanka aŭ nigra. Ne estas grizaj areoj kiam temas pri plu-vivo. Aŭ ni daŭras kiel civilizacio aŭ ni ne plu daŭras.
Ni nepre devas ŝanĝiĝi.
Riĉaj landoj kiel Svedio nepre devas komenci malkreskigi ellasaĵojn po almenaŭ 15 % jare. Kaj tio por permesi ke ni restu sub la celitaj 2 gradoj de varmiĝo. Tamen, kiel la Internacia Grupo pri Klimata Ŝanĝiĝo (angle IPCC) montris antaŭ ne longe, celante 1,5 gradojn Celsio, oni signife malpligrandigus la klimatajn efikojn. Sed ni povas nur imagi kion tio signifas pri la redukto de ellasaĵoj.
Vi povus pensi ke la amaskomunikiloj kaj ĉiuj el niaj gvidantoj estus parolantaj pri nenio alia. Sed ili neniam eĉ mencias tion.
Nek oni mencias la forcejajn gasojn jam enŝlositajn en la sistemo. Nek ke la aera poluado kaŝas parton de la varmiĝo tiel ke se ni ĉesigos nun la bruladon de fosilaj fueloj, ni jam havos daŭran nivelon de varmiĝo je eble 0.5 ĝis 1.1 Celsio.
Plie, ĉu iu parolas pri la fakto ke ni staras meze de la sesa amasa specio-kolapso, kun malapero de ĝis ducent specioj tage, pri la fakto ke la malapero-kvoto estas nun inter mil kaj dek mil fojoj pli alta ol normale atendite.
Kaj preskaŭ neniu parolas foje pri la aspekto de egaleco aŭ klimata justeco klare deklarita ĉie en la Pariza interkonsento kiu nepre necesas por ke ĝi funkciu tutmonde. Tio signifas ke riĉaj landoj devas atingi nulan nivelon de ellasado ene de ses ĝis dudek jaroj, tio por ke la homoj en pli malriĉaj landoj povu konstrui la infrastrukturojn kiujn ni jam konstruis en niaj landoj kiel vojoj, lernejoj hospitaloj, akvo-kondukiloj, elektraj retoj, ktp. Ĉar kiel ni povus atendi de landoj kiel ekzemple Barato aŭ Niĝerio ke ili zorgu pri la klimata krizo, se ni, kiuj jam disponas pri ĉio, ne atentas ĝin eĉ dum unu sekundo kaj malatentas niajn sindevigojn kadre de la Pariza Interkonsento.
Kial do ni ne malpliigas niajn ellasaĵojn? Kial ĉi-lastaj fakte daŭre kreskas? Ĉu ni konscie estas kaŭzantaj amasan mortigon? Ĉu ni estas aĉaj estaĵoj?
Kompreneble ne. Homoj daŭre faras kion ili faras, pro tio ke la vasta plimulto estas kvazaŭ blinda pri la efektivaj konsekvencoj je sia ĉiutaga vivo. Kaj ili ne scias ke rapida ŝanĝo necesas.
Ni ĉiuj opinias ke ni scias, kaj ankaŭ opinias ke ĉiu alia scias. Sed tio ne pravas.
Ĉar kiel tio povus pravi? Se vere ekzistus krizo kaj tiu ĉi krizo estus kreita per niaj ellasaĵoj, ĉu ni ne almenaŭ vidus signojn? Unue, inunditaj urboj, dek-miloj de mortintaj homoj kaj tutaj landoj reduktitaj al amaso de detruitaj konstruaĵoj. Krome, ni vidus limigadon de nia konsumado.
Sed ne. Kaj neniu priparolas la temon. Ne estas pri-krizaj kunvenoj, nek ĉef-titoloj, nek ĵus-novaĵoj. Neniu agas kiel se ni estus en krizo. Eĉ la plejmulto daŭre vojaĝas aviadile tra la mondo, manĝante viandon kaj laktajn produktojn.
Se mi vivos ĝis mi centjariĝos, mi vivos en la 2003a jaro. Kiam vi pensas hodiaŭ pri la estonteco, vi ne pensas pli malproksime ol la 2050a jaro. Tiam mi estos travivinta malpli ol la duono de mia vivo. Kio okazos tiam? En la 2078a jaro mi solenos mian 75an nakiĝdatrenenon. Se mi havos gefilojn aŭ genepojn, eble ili pasigos tiun tagon kun mi. Eble ili demandos pri vi, la homoj kiuj estis vivantaj je tiu antaŭa epoko. Eble li demandos al mi kial vi faris nenion, kiam estis ankoraŭ tempo por agi. Tio kion ni faras aŭ ne faras nun, efikos je mia tuta vivo kaj je la vivo de miaj gefiloj kaj genepoj. Kion ni faras nun, tion mia generacio ne povos malfari estontece.
Tial, kiam komenciĝis ĉi-jare la lerneja jaro, mi decidis ke sufiĉas kaj troas. Mi eksidis sur-grunden ekster la Sveda parlamento. Mi strikis, forestis lernejon por la klimato.
Iuj diras ke mi prefere devus ĉe-esti lernejon. Iuj diras ke mi devus studi por fariĝi sciencistino pri klimato, por solvi la klimatan krizon. Sed la klimata krizo jam estas solviĝinta. Ni jam havas ĉiujn faktojn kaj solvojn. Ni nur bezonas vekiĝi kaj ŝanĝiĝi.
Kaj kial mi devus studi por estonto kiu baldaŭ vaporiĝos, dum neniu faras ion por savi ĝin. Kaj kiu-cele lerni faktojn en la lerneja sistemo kiam la plej gravaj faktoj donitaj de la plej pinta scienco provizita de la sama lerneja sistemo klare signifas nenion por niaj politikistoj kaj nia socio?
Iuj diras ke Svedio estas nur malgranda lando kaj ke ne gravas kion ni faras. Sed mi pensas ke se kelkaj infanoj povas rikolti ĉef-titolojn ĉie en la mondo, nur forestante la lernejon dum kelkaj semajnoj, imagu kion ni ĉiuj povus fari kune se ni volus?
Nun ni proksimiĝas al la fino de mia parolado kaj tie homoj kutimas ekparoli pri espero: pri sunpaneloj, vento-radoj, cirkla ekonomio, kaj tiel plu. Sed mi ne faros tion. Ni jam dum tridek jaroj admonis kaj vendis pozitivajn ideojn. Kaj bedaŭrinde tio ne sukcesis, ĉar se tio estus sukcesinta, la ellasaĵoj estus malpliiĝintaj . Tio ne okazis.
Kaj jes, ni vere bezonas esperon. Kompreneble espero necesas. Sed ion ni bezonas pli ol espero, tio estas agado. Kiam ni ekagadas espero ĉie ĉe-estas. Nu, anstataŭ esperon serĉu agadon. Tiam, kaj nur tiam alvenos espero.
Hodiaŭ, ni konsumas po cent milionoj da bareloj de nafto ĉiutage. Ne estas politiko por ŝanĝi tion. Ne ekzistas reguloj por konservi tiun nafton en-grunde. Sekve, ni ne povas savi la mondon ludante laŭregule ĉar la regulojn oni nepre devas ŝanĝi.
Necesas ŝanĝi ĉion. Necesas komenci nun.
Mi dankas.
Votre commentaire