En Malago la hispanoj vivas ĉefe el turismo kaj agrikulturo. Produktado de olivoj, oranĝoj, fruktoj por eksportado kaj vino (dolĉa vino de Malago).
La rilatoj kun turistoj kaj riĉaj emeritoj alilandaj estas konfliktaj.
La ŝanĝo de apartamentoj devigas la hispanojn vivi en la ĉirkaŭurbo de Malago.
En la urbocentro la vendejoj estas por la turistoj: memoraĵvendejoj kaj restoracioj. Kaj estas malfacile trovi vendejoj, kiuj vendas bazajn necesaĵojn.

Ili riproĉas al emeritoj alilandaj, ke ili ne asimiliĝas kaj ne parolas la hispanan lingvon kaj restas inter si. Mi rimarkis, ke la du komunumoj ne renkontiĝas en la restoracioj.
La alilandanoj manĝas je la dekdua matene kaj la hispanoj je la dua posttagmeze. La hispanoj ne havas la samajn horarojn por manĝi kiel ni. La tagmanĝo estas je la dua posttagmeze kaj la vespermanĝo estas je la deka vespere.
La hispanoj estas pli sociemaj ol la francoj. Ili ŝatas kunveni vespere en trinkejoj inter amikoj por manĝi “tapas”, almanĝaĵojn.
Kaj la familiaj kunvenoj estas pli multaj. Se ili konfesas, ke la ekonomia situacio estas bona, ili plendas pri malaltaj salajroj kaj la medicina sistemo, kiu difektiĝas.
La junuloj kontraŭas la vivmanieron, kaj ilia edukado estas grava problemo. Dum la nuna stato, pro la karnavalo de Kadizo, la vivmaniero ne estas malhelpata, sed ilia edukado kun la manko de loĝado estas la plej grava problemo por la hispanoj.
La hispanoj ŝatas festojn inter la karnavaloj de februaro, la Sankta Semajno kun siaj procesioj, la festo de San-Fermín en Pamplono kun siaj taŭrobataloj kaj “encierro”, taŭrokuro, kaj la festo de la Reĝoj la kvinan de januaro, kiam oni donacas donacojn al infanoj.
La karnavalo de Kadizo estas popola festo, kiu daŭras semajnon. Loĝantoj kunvenas inter amikoj kaj starigas grupojn kun gitaristoj. Ili devas verki kaj komponi humurajn kantojn.

La libereco de esprimo estas totala tie, kaj kelkaj kolektivoj estas insultataj. Kaj kvankam la urbestro intervenas por eviti misuzojn, oni invitas al libereco de esprimo.

Antaŭ la karnavalo, ĉiu grupo partoprenas konkurson, kie ili devas maskovesti sin kaj interpreti siajn kantojn. La plej multaj grupoj defilas sur ĉaroj tra la urbo. La aliaj kantas en la stratoj. Flamenkaj koncertoj ankaŭ estas organizataj.
Pascal FANTGAUTHIER

Laisser un commentaire